Ford Trimotor

Ford 4-AT-F (EC-RRA) de la Hispana Respublika Aerlinio, L.A.P.E..
Interno de Ford Trimotor.

La plej sukcesa aviadilo de Ford estis la Ford 4AT Trimotor, ofte nomata "Tin Goose" (Ladansero) pro sia ondeca metalkonstruado. Ĝi uzis novan alojon nomitan "Alclad" (alklado) kiu kombinis la kontraŭkorodan rezistadon de aluminio kun la forto de duraluminio. La aviadilo estis simila al la V.VII-3m de Fokker, kaj kelkaj diras, ke la inĝenieroj de Ford kaŝe mezuris la aviadilon de Fokker kaj poste kopiis ĝin. La Trimotor unuafoje flugis la 11an de junio, 1926, kaj estis la unua sukcesa usona pasaĝera aviadilo, kiu portis ĉirkaŭ 12 pasaĝerojn en fakte nekomforta maniero. Ankaŭ kelkaj variantoj estis uzitaj de la Usona Armeo. Ford estis honorita de la Smithsonian Institution pro ŝanĝo de la aviadila industrio. 199 Trimotoroj estis konstruitaj antaŭ la entrepreno estis dishaltigita en 1933, kiam la Ford Airplane Division fermiĝis pro la malmultaj vendoj dum la Granda Depresio. Ĉefa fabriko por aviadiloj estis Willow Run. Tiu modelo estis desegnita por la merkato de civila aviado, sed ankaŭ faris servon por militunuoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy